Home
Finfine, mia blogo en esperanto! [entries|archive|friends|userinfo]
armeltata

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Jomo & Sat Kongreso [jul. 27-a, 2007|12:02 pm]
La internacia asocio Sat kongresas apud Parizo tiu semajno. La vesperprogramo estas malfermata al publiko kaj ecx senpaga ;-)
Do hieraux mi cxeestis la Jomo koncerto kun sia grupo. BONEGE. Mi tre sxatas la albumon "Jomo Slavumas" kaj ili ludis aliajn kantojn (ciganaj, rusaj...).

Mi venus kun mia amiko William por renkonti partoprenantojn kaj prepari artikolojn por nia loka esperanta gazeto "Flash". Finfine mi denove vidis homojn kiuj mi renkontis en Francio, amuze.

La etoso estas agrabla kaj ni povis diskuti tre facile. Post la koncerto ni babilis kun la junaj organizantoj. Ili tre bone laboris por la kongreso kaj la "propagando" (kreis novajn afisxojn, glumarkojn, kooperativon por eldoni librojn...). Ni ecx diskutis kun la viro kiu okupigxas pri la loko. Li komencas lerni kelkajn vortojn kaj certe sekvos kurson en septembro en la kreonta klubo.

Pro lacego mi lasis la teamon je la 1a30 sed mi nun havas pli bonan bildon de Sat.
Certe ni renkontos denove en la "homara festo" en Parizo kaj dum la komuna kongreso en Martigues 2008.
LigiloAfiŝu novan komenton

SPR, Jes ! [jul. 24-a, 2007|05:06 pm]
Katalunoj kaj poloj proponis "sen programa renkontigxo" en Hispanio apud Alicante. Interesa ideo. Ni logxis en la urba tendaro de "Callasa d'en Sarria" sub granda suno kaj varmo. Komence de la semajno mi dusxis 3 aux 4 foje tage!

La organizantoj okupigxas "nur" pri la mangxajo kaj la trinkejo. 1 foje semajne cxiu kuiras por la grupo. Do ne tro da laboro kaj okazo por babili (mi kuiris kun hispano kiu ne devenas el Katalunion, jes ekzistas!!!). Ni mangxis diversajn pladojn (itala, japana, pola, franca kaj hispana..). Brian tre bone kunordigas tiun parton (bonan ripozadon al li).

Dank'al televida elsendo (5 minutoj), ni povis bajni senpage en la apuda rivero kaj en la nagxejo. Pau (hum cxarma viro) post renkonto kun la urbestro eble havos oportunecon proponi esperantajn kursojn en sia urbo.

Fari nenio estas ege agrabla. Do mi nur diskustis, ludis, trinkis, auxskulti muzikistojn sed la tempo tro rapidis!
Kun 2 francoj ni vizitis Alicanton sed malfelicxe la muzeo malfermis posttagmeze (pro siesto).
Sur la vojo ni haltis en Benidormo por acxeti turism-ajxoj (unu el mia amiko sxatus ricevi specialan donacon de tie). Terure! En la urbo staras centoj da pluretagxaj domegoj. Ne imagebla.

Granda sukceso kaj internacia etoso. Katalunoj venkis francojn pri krokodilajoj. Pluraj komencantoj venas de Hispanio kaj Pollando kiuj rapide lernas la lingvon. Finfine mi decidas plibonigi mian esperanton por babili pli facile.

Mi ne volas rakonti tie pli pri vesperoj cxar eniris en la historio de SPR.

Estus interesa resti unu semajno pli por ankoraux ripozi. Venontjare, se okazos la 2an eldonon, mi revenos. Vivu SPRon ;-)
LigiloAfiŝu novan komenton

Barcelono denove [jul. 24-a, 2007|04:50 pm]
Vojagxante al SPR, ni haltis unue en Aix en Provence (sude de Francio, apud Marseille), por sercxi 2 esperantistojn) kaj due en Barcelono cxe mia franca amiko Alain.

Ni retrovis tuluzano por viziti la urbon. Mi jam konas sed estis plezure vidi sub suno (kontraux pluvo!) kvartalojn ekz mi malkovris aliajn partojn (parko Guedj, sxipejo...). Ni renkontis marokano kiu studas tie kaj kun mia kara Farri, ni renkontis homoj kiuj venos al SPR.

Estis agrabla trinki ekstere kaj mangxi lokan "tapas". Kaj sxangxas de pluvo kaj griza vetero!
LigiloAfiŝu novan komenton

trinki por forgesi [maj. 7-a, 2007|09:28 pm]
Tiu vespero estas malgaja. Dum la tago mi auxdis la nomon de la nova franca prezidento.
Mi timas pri nia estonteco. Do, cxar mi trovos botelon de Cahors (unu el miaj preferata vino) mi d/trinkas sole por forgesi la venontaj 5 jaroj.
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

Prezidento & vegataranoj [maj. 5-a, 2007|09:45 am]
Dum la komitkunvo de Francilia Federacio ni elektis novan prezidanton (William). Bone cxar kiel vicx-prezidantino mi havis tiun rolon.

Post la kunveno mi partoprenis al mia unua pariza vegetara vespermangxo. Cxiu monato, vegetaranoj de la regiono mangxas en vegetara regiono. Mi tre sxatas tiun mangxon kaj mi atendas la venontan. Estis agrabla konsulti menuon kaj povas mangxi cxion.

Vivu vegetarismo
LigiloAfiŝu novan komenton

Dungo kandidato [maj. 3-a, 2007|03:05 pm]
Dum 2 tagoj mi sendis 35 ret-kandidatoj por trovi laboron. Dank'al reto mi sxparas monon pro tradicia elsendo sed mi ne ricevis multajn respondojn.
Mi devas ankoraux skribi raporton por mia "Mastero" sed estas vere malfacila cxar mi stagxumis unu jaro antauxe !!
malseriozia Tatao :-(
LigiloAfiŝu novan komenton

Televid-elsendo [apr. 30-a, 2007|10:05 am]
De 5 jaroj ekzistas telev-elsendo por trovi novan kantiston (adaptita de usona "pop idol".
Cxar mia fratino volus partopreni kiel publiko, ni cxeestis al elsendon kun mia amikino Natali.

Ni veturas dum 3 horoj, havis ne gravan akcidenton kaj alvenis post la fermo de pordo. Felicxe Natali, cxarme negocii por ke ni eniri. Ni ecx trovis sidlokon pro mia gambo (mi devas peti specialan karton por handikapuleto).

Komence estis amuzi frapi en manoj sed post 2 horo sen akvo kaj varma klimato mi lacxigis. Do estis bona sperto. Mi ne reiris sed placxis al mi vidi kiel funkcias la elsendon.
LigiloAfiŝu novan komenton

Amikumu [apr. 7-a, 2007|11:19 pm]
De pluraj semajnoj mi kreis konton cxe bonega ttt-ejo http://www.amikumu.com/
La celo estas trovi aux retrovi esperantistajn amikojn laux diversaj kriterioj (lando, nomo...)
Dank'al mapon oni povas rigardi cxu esperantitojn logxas apude.
Bonege. Brave al Chuck kiu kreis gxin.
LigiloAfiŝu novan komenton

Admiro [apr. 6-a, 2007|06:40 pm]
Kiel fari por okupigxi pri studado, familio, domo, amikoj kaj ecx trovi tempon por labori en diversaj ttt-ejoj, enpagxigi gazeton, aux munti filmon?
Emmanuelle el Francion bonege faris cxion. Mi enviias sxin pro sia granda kapableco.
Mi ecx ne sukcesan skribi 2 raportojn!!!!
uuuuaaaaaahhhhh
LigiloAfiŝu novan komenton

Kunikla "sitting" [apr. 5-a, 2007|10:08 pm]
Dum 2 semajnoj, mi gardas kuniklon de amikoj. 10 jaroj! normale tiu besto vivas malpli.
Do por mi estas grava ke li ne mortigos cxar unu el la infano malsanegas kaj mi ne volas anonci malbonan novajxon.
Kiam mi iras en kuirejo, cxiam mi vidas "Bunny" mangxi. Malfacila vivo cxu ne?
LigiloAfiŝu novan komenton

televido drogo [apr. 2-a, 2007|07:51 pm]
Hieraux mi ne plu ricevis ADSLon (reto, televido, telefono).
Do mi profitas okazon por rigardi diversajn filmojn (pri brazila kuirado kaj sento aux franca pri kantisto) cxar ne plu restas lokon sur la komputilo.

Matene mi ne retrovis televidon kaj suferis pro tio manko (mi ne plu havas aparaton sed nur ricevis gxin per komputilo). Terure estas kiel drogo:-(
Mi rigardas stultegajn usonajn elsdendojn anstataux skribi mian stagxraporton.

aaaaaaaaaaahhhhhhhhh, helpu min
LigiloAfiŝu novan komenton

Esperanta kaj araba tago [apr. 1-a, 2007|01:08 am]
Frua ellitigxo je la 7a30. Matene, Francilia Federacio kunvenas. Estas la lasta oficiala kunveno por Albert (li emeritigxas denove!!). Oni dankis lin dum aperitivo kaj ecx trovis novan prezidenton (William).
Oni mangxis kaj vizitis la Mond-araba Instituto. Post vizito oni ripozis cxe la kafejo kaj tie mi vidis BELEGAN mez-orientan homon. Huuuuuummmm, mia revo. Cxar mi estas timema kaj kun esperantistoj mi ne provis kontakti lin.
Poste oni reiras en la sidejo por ludi. Estis ege amuza. Mia ekskoramiko vizitis nin kaj lernis la ludon "jungle speed" (rapida gxangalo?).
Li donacis al mi belgajn cxokoladojn (Léonidas, miaj preferataj). Estis gxojo ricevi gxin sed kiam mi malfermis skatolon mi rimarkis ke iu jam faris kaj sxangis cxokoladojn. Malplezuro :-(
LigiloAfiŝu novan komenton

Ferioj finfine [okt. 2-a, 2006|04:02 pm]
Post 5 lacegaj monatoj, mi ferias nur dum 1 semajno. Mi petis 2 semajnojn sed mia direktero bezonas min.

Mi ne vojagxas cxar mi havos anglan teston meze de la semajno. Do mi provas ripozi kaj regajni prokraston.

La garagxo diris al mi ke mia auxto finipretas hodiaux aux morgaux. Mi lasis gxin de 1,5 monato, mi ne komprenas tiun malfruon!
LigiloAfiŝu novan komenton

Mi revenas [aŭg. 14-a, 2006|02:54 pm]
[Nuna humoro | tired]
[Nuna muziko |Kaj Tiel Plu]

Kara ĵurnalo

Ĝoje mi retrovas vin post 8 monatoj. Poste mi klarigos kial.

Hieraŭ mi lasis ijk-on en Sarajevo kaj retrovis Francion. Malbonaĵojn atendis min.

Komence de aŭgusto mi malbone antaŭsentis la kongreson, mi preskaŭ ne plu volas venis sed mi havas nur 1 ferian semajnon.

Organizantoj bonege laboris, homoj de pluraj landoj venis, Bosnio kaj Herzegovnio estas agrabla lando. Sed, mi babilis kun multaj francoj kaj ofte krokodilis (honto por mi). Ĉar mi estas en malbonega periodo de mia vivo, mi ne havis diskut-volonton. Eble mi estas tro aĝa aŭ serĉas alia aĵo aŭ etoso. Kvankam mi plezure renkontis interesajn partoprenantojn ekz el Serbio, Vjetnamio, Brazilio, Germanio kaj kelkajn kiujn mi jam konas (Katalunooj, Hungaroj, Britoj, Italoj,…)

Mi ne dormis dum la lasta nokto kaj mi tute ne ripozis dum la semajno. Feliĉe restas 2 tagoj por dormi. Krom novaj problemoj kiuj aperis:

Unue mia bagaĝo (kaj tiu de Julia) ne sekvis nin: Ili vojaĝis tra Vieno anstataŭ Milano! Oni ricevos ilin hodiaŭ aŭ morgaŭ. Mi aĉetis panojn kaj -> mi timas pro la aspekto kaj konservo ;-( Do mi ne bezonis porti pezan sakon (15 kiloj!).

Due, en la enirejo de mia domego, oni anoncis ke pluvego ruinigis aŭtejo (70 cm). Mia aŭto restis dum 1 semajno en humida etoso. Kostos al mi minimume 150 eŭroj por ripari ĝin. En Francio estas lundo antaŭ feria tago, do multaj kompanioj estas fermataj (garaĝon, sindiko por la asekureco…). Mi devas atendi merkredon por okupiĝi pri mia aŭto.

Kaj trie, en la flughaveno de Milano, mia poŝtelefon suferis pri la elektronikaj pordoj de kontroloj. Ĝi ne plu funkcias. Certe mi devas aĉeti novan.


Sed, feliĉe, milito inter Libano kaj Israelí estas preskaŭ finata, mi perdis 2 kilogramojn pro malsano en Sarajevo kaj mi retrovis deziron skribi al vi.
Ligilo2 komentoj|Afiŝu novan komenton

muzika semajnfino [okt. 16-a, 2005|08:18 pm]
[Nuna humoro | happy]
[Nuna muziko |bojoj de hundoj (!)]

Jomo registras novan albumon. juhu, mi cxeestis dum unu laborsesio.
estis ege interesa (mi jam vizitis muzikstudion sed nun mi malkovris kiel gxi funkcias)

poste mi longe diskutis kun Flo pri diversaj muzik-aferoj (mi laboras por la venonta rokgazeto).
li multe lernis al mi pri hispana civil-milito kaj la historio de lia familio.
kial oni ne instruias tion en la lernejo?

kaj mi tre bone mangxis dum la semajnfino (cxe vegetara familio).

estis ege bona semajnfino
Ligilo1 komento|Afiŝu novan komenton

bonvenon cxinoj [okt. 13-a, 2005|04:17 pm]
ekzistas pluraj grupoj en mia instituto. kaj inter ili, estas unu de cxinoj.
bonege.

ili parolas la anglan (mi devas progresi) kaj ili sxatas lerni la francan. bonege denove (eble mi sukcesos lerni kelkajn cxinajn vortojn!)
LigiloAfiŝu novan komenton

nova vivo [okt. 5-a, 2005|04:13 pm]
Kursoj komencigxis de 2 tagoj.
estas interesega kaj mi jam sxatas la grupon. la etoso estas agrabla.

do, tre bona komenco...
LigiloAfiŝu novan komenton

telefono huj! [sep. 21-a, 2005|01:29 pm]
[Nuna muziko |radio ckoi-fm (montrealo)]

mi subskribis ADSL-on pasintsemajno. mi ne ankoraŭ ricevis la skatolon sed intertempe la telefona kompanio rompis mian telefonan lineon.
dum kelkaj tagoj, mi ne plu povas ricevis aŭ sendi alvokon kaj nek uzi la reton!!!
feliĉe mi uzas la patrin-komputilon kaj mi havas poŝtelefonon por la urĝecoj.
LigiloAfiŝu novan komenton

kursoj [sep. 20-a, 2005|06:45 pm]
finfine mi ricevis mian konvokilon por miaj aldonaj kursoj (mi eniros en oktobro en 2a nivelo de mastero sed mankas iom da 1a nivelo)
terure, ĉi jare mi devas studi la financa administradon kaj la kontrola administradon, buuuuu, mi ne ŝatas la ĉiferojn :-((((
kaj venontjare mi havos 4 kursojn pri entreprenregado. mia stud-direrektoro validas mian sperton pri marketingo kaj organizado, do mi ne bezonas sekvi tiujn kursojn.

do mi devas nulligi mian volon lerni solfeĝon!!!
LigiloAfiŝu novan komenton

preskaŭ demamigo [sep. 20-a, 2005|03:59 pm]
mi sukcesis malaŭskulti Kaj Tiel Plu senĉese (mi estis envulta!!!). Kun plezure mi retrovis malnovajn diskojn (Pow Wow, Corneille, Goldman, Ishtar…)

Sed mi ankoraŭ aŭskultas ĝin 1 fojon tage kaj tradukas la tekston de KTP ĉar mi ne komprenas kelkajn vortojn. Estas interesa ekzerco por progresi en esperanto (ekz mi lernis 2 novajn birdajn vortojn).

Mi devas sendi laboron al Aksel ĉi semajno, sed mi jam pensas pri muzikaj aferoj…
LigiloAfiŝu novan komenton

navigation
[ viewing | most recent entries ]
[ go | earlier ]