| preskaŭ demamigo |
[sep. 20-a, 2005|03:59 pm] |
mi sukcesis malaŭskulti Kaj Tiel Plu senĉese (mi estis envulta!!!). Kun plezure mi retrovis malnovajn diskojn (Pow Wow, Corneille, Goldman, Ishtar…)
Sed mi ankoraŭ aŭskultas ĝin 1 fojon tage kaj tradukas la tekston de KTP ĉar mi ne komprenas kelkajn vortojn. Estas interesa ekzerco por progresi en esperanto (ekz mi lernis 2 novajn birdajn vortojn).
Mi devas sendi laboron al Aksel ĉi semajno, sed mi jam pensas pri muzikaj aferoj… |
|
|
| kursoj |
[sep. 20-a, 2005|06:45 pm] |
finfine mi ricevis mian konvokilon por miaj aldonaj kursoj (mi eniros en oktobro en 2a nivelo de mastero sed mankas iom da 1a nivelo) terure, ĉi jare mi devas studi la financa administradon kaj la kontrola administradon, buuuuu, mi ne ŝatas la ĉiferojn :-(((( kaj venontjare mi havos 4 kursojn pri entreprenregado. mia stud-direrektoro validas mian sperton pri marketingo kaj organizado, do mi ne bezonas sekvi tiujn kursojn.
do mi devas nulligi mian volon lerni solfeĝon!!! |
|
|