Home
Finfine, mia blogo en esperanto! - la 1-a de aprilo 2007 [entries|archive|friends|userinfo]
armeltata

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

aprilo 1-a, 2007

Esperanta kaj araba tago [apr. 1-a, 2007|01:08 am]
Frua ellitigxo je la 7a30. Matene, Francilia Federacio kunvenas. Estas la lasta oficiala kunveno por Albert (li emeritigxas denove!!). Oni dankis lin dum aperitivo kaj ecx trovis novan prezidenton (William).
Oni mangxis kaj vizitis la Mond-araba Instituto. Post vizito oni ripozis cxe la kafejo kaj tie mi vidis BELEGAN mez-orientan homon. Huuuuuummmm, mia revo. Cxar mi estas timema kaj kun esperantistoj mi ne provis kontakti lin.
Poste oni reiras en la sidejo por ludi. Estis ege amuza. Mia ekskoramiko vizitis nin kaj lernis la ludon "jungle speed" (rapida gxangalo?).
Li donacis al mi belgajn cxokoladojn (Léonidas, miaj preferataj). Estis gxojo ricevi gxin sed kiam mi malfermis skatolon mi rimarkis ke iu jam faris kaj sxangis cxokoladojn. Malplezuro :-(
LigiloAfiŝu novan komenton

navigation
[ viewing | aprilo 1-a, 2007 ]
[ go | Antaŭa tago|Sekvonta tago ]