| armeltata ( @ 2006-08-14 14:54:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Kaj Tiel Plu |
Mi revenas
Kara ĵurnalo
Ĝoje mi retrovas vin post 8 monatoj. Poste mi klarigos kial.
Hieraŭ mi lasis ijk-on en Sarajevo kaj retrovis Francion. Malbonaĵojn atendis min.
Komence de aŭgusto mi malbone antaŭsentis la kongreson, mi preskaŭ ne plu volas venis sed mi havas nur 1 ferian semajnon.
Organizantoj bonege laboris, homoj de pluraj landoj venis, Bosnio kaj Herzegovnio estas agrabla lando. Sed, mi babilis kun multaj francoj kaj ofte krokodilis (honto por mi). Ĉar mi estas en malbonega periodo de mia vivo, mi ne havis diskut-volonton. Eble mi estas tro aĝa aŭ serĉas alia aĵo aŭ etoso. Kvankam mi plezure renkontis interesajn partoprenantojn ekz el Serbio, Vjetnamio, Brazilio, Germanio kaj kelkajn kiujn mi jam konas (Katalunooj, Hungaroj, Britoj, Italoj,…)
Mi ne dormis dum la lasta nokto kaj mi tute ne ripozis dum la semajno. Feliĉe restas 2 tagoj por dormi. Krom novaj problemoj kiuj aperis:
Unue mia bagaĝo (kaj tiu de Julia) ne sekvis nin: Ili vojaĝis tra Vieno anstataŭ Milano! Oni ricevos ilin hodiaŭ aŭ morgaŭ. Mi aĉetis panojn kaj -> mi timas pro la aspekto kaj konservo ;-( Do mi ne bezonis porti pezan sakon (15 kiloj!).
Due, en la enirejo de mia domego, oni anoncis ke pluvego ruinigis aŭtejo (70 cm). Mia aŭto restis dum 1 semajno en humida etoso. Kostos al mi minimume 150 eŭroj por ripari ĝin. En Francio estas lundo antaŭ feria tago, do multaj kompanioj estas fermataj (garaĝon, sindiko por la asekureco…). Mi devas atendi merkredon por okupiĝi pri mia aŭto.
Kaj trie, en la flughaveno de Milano, mia poŝtelefon suferis pri la elektronikaj pordoj de kontroloj. Ĝi ne plu funkcias. Certe mi devas aĉeti novan.
Sed, feliĉe, milito inter Libano kaj Israelí estas preskaŭ finata, mi perdis 2 kilogramojn pro malsano en Sarajevo kaj mi retrovis deziron skribi al vi.